Esperanto-USA Retbutiko


Aliĝilo por la Landa Kongreso

Usona-Kanada Landa Kongreso, ekde la 14‑a ĝis la 17‑a de junio, 2019, Emerson College, Bostono, Massachusetts

ALIĜO
Elektu la ĝustan aliĝ-kategorion sube. Plenumu aliĝilon por ĉiu persono en via grupo kiu ĉeestos la kongreson. Nepre aliĝu frue, ĉar la prezo por preskaŭ ĉiuj kategorioj altiĝos je la 30‑a de aprilo. La kongreso komenciĝos per la Interkona Vespero je vendrede, la 7-a horo PM; kaj finiĝos lunde ja la 1-a PTM.

La limdato por registrado de partoprenantoj kiuj havas malpli ol dek ok jarojn estas 12 majo, 2019. Partoprenantoj kiuj havas malpli ol dek ok jarojn, tiujn devas akompani patr(in)oj aŭ prizorganto dum la tuta kongreso.
La limdato por aliaj partoprenantoj estas 29 majo, 2019

REGULOJ DE LA KOLEGIO
Fumado (inkluzive de elektronikaj fumiloj kaj mariĥuano) kaj drog-uzado estas malpermesitaj ĉie en konstruaĵoj de Emerson. Alkoholo estas malpermesita kaj en la dormejo kaj en la kunvenejoj. Ne malfermaj fajroj, kandeloj, aŭ incenso. Pafiloj kaj bataliloj estas malpermesitaj ĉe la universitato. “Hoverboard”-oj estas malpermesitaj. Estos $75 postulo por ĉambro-ŝlosilo kaj $150 kosto por ĉambraro-ŝlosilo kiun oni ne redonas dum elskribado

LIBERIGILOJ
Patr(in)o aŭ prizorganto de partoprenantoj kiuj havas malpli ol dek ok jarojn devas subskribi liberigan dokumenton, kiu liberigas la kolegion de ĉiu respondeco. Oni sendos la liberigan dokumenton al vi post kiam la registrado finiĝos.
Ĉiu partoprenontoj devas subskribi liberigan dokumenton pri videoj/fotogorafioj se tiu estas kontenta aperi en videoj aŭ fotografioj de la kongreso. Oni sendos la liberigan dokumenton al vi post kiam la registrado finiĝos.

LOĜADO:
Loĝado haveblas en la Emerson Colonial Residence (100 Boylston Street, Boston, MA). Loĝado estas en unu- kaj du-personaj ĉambroj en studenta dormejo, dividitaj en dormĉambraroj kun komuna banĉambro. La universitato provizas kapkusenojn, littukojn, mantukojn kaj bantukojn. Kunportu sapon kaj tualetaĵojn. La banĉambroj estas komunaj; se vi bezonas privatan banĉambron, bonvolu indiki malsupre. Ĉambroj alireblaj al handikapuloj estas haveblaj. La dormejo havas lifton. Sendrata ret-konekto estas havebla en ĉiu ĉambro kaj tra la tuta tereno de la universitato. Estas hoteloj kaj malmultkosta gastejo proksime. La plejmulto de kongresanoj tranoktos vendredon, sabaton, kaj dimanĉon (la 14‑a, 15‑a kaj 16‑a de junio).

La estraranoj alvenos jaŭde kaj tranoktos jaŭde nokte por partopreni la estrar-kunsidon je vendredo.

La strat-adreso de la universitata tereno estas:
Emerson College
Colonial Residence Hall
100 Boylston St
Boston, MA 02116

MANĜAĴO:
Manĝoj inkluzivas tri manĝojn dum sabato kaj dimanĉo, kaj la lundmatena matenmanĝo kaj tagmanĝo. Ne eblas loĝi ĉe la kongresejo sen aĉeti manĝojn. Eblas aldoni vespermanĝon dum vendredo. La bankedo estas inkluzivita por ĉiu partoprenanto. Por tiuj, kiuj tranoktas dum merkredo aŭ ĵaŭdo, matenmanĝo estas inkluzivita dum la venonta mateno. Multe da restoracioj kaj kafejoj estas proksime de la universitato. Partoprenantoj kiuj loĝas ĉe la universitato devas pagi por manĝoj.

BANKEDO
Oni inkludis la bankedon en la baza kosto de la kongreso.

STIPENDIOJ
Stipendioj estas haveblaj por tiuj, kiuj bezonas financan helpon por ĉeesti la kongreson.
Vidu peti stipendion.

TRANSPORTADO:
Vidu https://landakongreso.org/en/travel/ por informo pri transportado.

PARKADO:
Ne estas parkumado ĉe la kongresejo. Vi povos pagi por parkumi en privata garaĝo proksime de la kongresejo. Vidu https://landakongreso.org/en/travel/ por pli da informo pri parkado.

SANSTATO:
Se ekzistas aferoj rilataj al via bonfarto pri kiuj ni devus scii, bv. meti detalojn en la komentoj de via mendo.

Bonvolu kontribui al la programo.
Ni bonvenigas prelegantojn, muzikistojn, aktivulojn, ktp. Bonvolu priskribi vian ideon, ekipaĵan aŭ pritempajn bezonojn, ktp., kaj sendu la informon al bostono2019@gmail.com. Vidu https://landakongreso.org/ por pli da informo.

Se vi havus demandojn pri la kongreso, vidu https://landakongreso.org/. Se vi ankoraŭ havas demandojn, sendu ilin al bostono2019@gmail.com.

Se vi havas demandojn pri ĉi tiu aliĝilo, bv. sendi ilin al eusa@esperanto-usa.org.


Bv elekti:

Uzu cx, gx, ktp. por Esperantaj literoj





Aĝo







Kongresa Kotizo





Kongresa loĝado - ne en kampuso




Kongresa Loĝado - dulita ĉambro






Se vi ne elektas samĉambranon, ni elektos por vi



Kongresa Loĝado - unulita ĉambro






* Pago por manĝoj estas deviga se vi loĝas ĉe la universitato

Kongresaj Manĝoj





Klarigu la bezonojn en la komentoj de ĉi tiu mendo

Kongreso - Sanaj/Manĝaj bezonoj









Kongresa Program-libro







Kongresaj Kromaĵoj






Stipendio jam recivita (malaltigi la pagon)








Ĉi tiu varo aperis en nia katalogo je Mardo 23 Januaro, 2018.

Via IP-adreso estas: 54.167.47.248
Analiz-tempo: 0.276 -Kvanto de Demandoj: 287 - Demand-tempo: 0.19220667887878