Esperanto-USA Retbutiko


Informo pri sendado

Oni kalkulas sendokoston laŭ pezo.

SENDADO ENE DE USONO:

Ĉiuj pakaĵoj estas senditaj per la Usona poŝtinstanco.

"Media Mail" estas la plej malaltkosta metodo, sed estas la plej malrapida - vidu pli pri tempo por liverado sube. "Priority Mail" estas pli rapida, sed kostas pli. "First Class Mail" estas pli rapida ol "Media Mail", sed malpli rapida ol "Priority Mail". "First Class Mail" estas limigita al 3.5 uncoj aŭ malpli.

Oni provizas konfirmon de liverado por ĉiu enlanda pakaĵo, do vi povas kontroli la statuson de liverado. Laŭ nia sperto, 99% de ĉiuj pakaĵoj estas ricevitaj sendomaĝe.

Tempo de liverado por "Media Mail"

  • KUTIME, oni liveras "Media Mail"-on ene de kontineta Usono post 3-10 labortagoj.

  • Inter Dankfest-tago kaj Kristnasko, la rapideco de liverado povas esti malpli ol kutime.

  • Oni ofte devas atendi inter 3 kaj 6 semajnoj por liverado al la ŝtatoj Alasko, Havaio, kaj adresoj APO/FPO.

Se vi elektos "Media Mail"-on por liverado ene de kontinenta Usono, bv. atendi 20 tagojn antaŭ fari plendon pri perdita pakaĵo.

Se vi elektos "Media Mail"-on por liverado ekster kontinenta Usono (inklusive de adresoj APO/FPO), bv. atendi 45 tagojn antaŭ fari plendon pri perdita pakaĵo.



SENDADO EKSTER USONO:

NI sendas pakaĵojn al ĉiuj landoj ekster Usono per "First Class Mail International" aŭ "Priority Mail International". Ambaŭ metodoj provizas spur-numeron, per kiu oni povas kontroli la statuson de la liverado.

Se liverado al via lando ne estas havebla, kontaktu nin.

Via IP-adreso estas: 3.14.142.115
Parse Time: 0.108 - Number of Queries: 109 - Query Time: 0.063365385421753