Esperanto-USA Retbutiko


Rabato - Kvanta aŭ Membra

Kvanta Rabato

Vi povas ricevi kvantan rabaton kontraŭ la prezo de libroj eldonitaj de Esperanto-USA. Se vi aĉetus tri aŭ pli ekzemplerojn de libroj en la kategorio 'Eldonita de E-USA', vi ricevus 33% rabaton kontraŭ la prezo de la libroj.

Do, ekzemple, vi povas aĉeti ekzempleron de 'Learning and Using the International Language', ekzempleron de 'Step by Step', kja ekzempleron de 'Comprehensive English-Esperanto Dictionary' - vi ricevus 33% rabaton kontraŭ la prezo de la tri. Se vi aldonos alian ekzempleron el ĉi tiu kategorio, vi ricevos saman rabaton.

Se vi aĉetus du aŭ pli ekzemplerojn de iu ajn libro, ĉiu ekzemplero estas inkludita en la kalkulo. Do, vi povas aĉeti du ekzemplerojn de 'Learning and Using the International Language' kaj unu ekzempleron de 'Step by Step' kaj vi ricevus la rabaton kontraŭ la prezo de la tri.

Kondiĉoj por Kvanta Rabato: Oni devas mendi la tuton en unu mendo, kaj ĉiuj libroj devas esti senditaj al la sama adreso.

Membra Rabato

Se vi estas membro de Esperanto-USA, vi ricevos 10% rabaton kontraŭ la prezoj de novaj varoj (escepte de membrecoj kaj revu-abonoj). Vi ricevos 25% rabaton kontraŭ la prezoj de brokantaĵoj (vidu kategorion 'Brokantaj Libroj'). Vi ricevos 100% rabaton kontraŭ la prezo de multaj enŝuteblaj varoj (vidu kategorion 'SENPAGE>SENPAGE nur por Membroj').

Rabatoj estas videblaj kiam vi pagas la mendon. Se vi ne ricevis rabaton, sed opinias, ke vi devus ricevi ĝin, bv. kontaktu nin.

Via IP-adreso estas: 3.80.85.76
Analiz-tempo: 0.125 -Kvanto de Demandoj: 100 - Demand-tempo: 0.077562359542847