Esperanto-USA Retbutiko


Aliĝilo por la Landa Kongreso

Landa Kongreso, Esperanto-USA, ekde la 13‑a ĝis la 16‑a de julio, 2018, Seatlo, Vaŝingtono

ALIĜO
Elektu la ĝustan aliĝ-kategorion sube. Plenumu aliĝilon por ĉiu persono en via grupo kiu ĉeestos la kongreson. Nepre aliĝu frue, ĉar la prezo por preskaŭ ĉiuj kategorioj altiĝos je la 8‑a de aprilo. La kongreso komenciĝos per la Interkona Vespero je vendrede, la 7-a horo PM; kaj finiĝos lunde ja la tagmezo.

BANKEDO
Oni inkludis la bankedon en la kosto de la manĝoj.

LOĜADO:
Loĝado estas po unu, du, aŭ tri personoj en studenta dormĉambro ĉe la universitato. La plejmulto de kongresanoj tranoktos vendredon, sabaton, kaj dimanĉon (la 13‑a, 14‑a kaj 15‑a de julio).

La estraranoj alvenos jaŭde kaj tranoktos jaŭde nokte por partopreni la estrar-kunsido je vendredo.

La kongres-ĉambroj estas proksimaj al la dormejo. Sendrata ret-konekto estas havebla en ĉiu ĉambro.

Ĉambroj kiuj estas alireblaj por handikapuloj estas haveblaj. La dormejo ne havas lifton. Se vi ne povas facile grimpi ŝtuparon, bonvolu indiki tion malsupre. La banĉambroj estas komunaj - se vi bezonas privatan banĉambron por sanaj kialoj, bonvolu indiki malsupre.

La strat-adreso de la universitata tereno estas:
Seattle Pacific University
Moyer Hall
3307 3rd Ave West
Seattle, WA 98119
Tel: 206/281-2000

MANĜAĴO:
Manĝaĵo estos havebla en proksima kafeterio, kaj oni servos la bankedon sabat-vespere. Ankaŭ estas kelkaj proksimaj restoracioj. Partoprenantoj kiuj loĝas ĉe la universitato devas pagi por manĝoj.

EKSKURSOJ:
Vidu https://landakongreso.org/ por informo pri ekskursoj.
La kongresa komitato planas post-kongresan kampadon de la 16-a ĝis la 19-a en Mount Rainier National Park, proksima al Seatlo. Konservu la daton, detaloj venos.

TRANSPORTADO:
Vidu https://landakongreso.org/en/travel/ por informo pri transportado.

PARKADO:
Vi povas parki apud la dormejo. Parki estas senpaga.

SANSTATO:
Se ekzistas aferoj rilataj al via bonfarto pri kiuj ni devus scii, bv. meti detalojn en la komentoj de via mendo.

Bonvolu kontribui al la programo.
Ni bonvenigas prelegantojn, muzikistojn, aktivulojn, ktp. Bonvolu priskribi vian ideon, ekipaĵan aŭ pritempajn bezonojn, ktp., kaj sendu la informon al seatlo2018@esperanto-usa.org. Vidu https://landakongreso.org/ por pli da informo.

Se vi havus demandojn pri la kongreso, vidu https://landakongreso.org/. Se vi ankoraŭ havas demandojn, sendu ilin al seatlo2018@esperanto-usa.org.

Se vi havas demandojn pri ĉi tiu aliĝilo, bv. sendi ilin al eusa@esperanto-usa.org.


  • Kataloga n-ro: LK-REG

Bv elekti:

Uzu cx, gx, ktp. por Esperantaj literoj





Aĝo







Kongresa Kotizo





loĝado - Grupo






Kongresa Loĝado - dulita ĉambro





Kongresa Loĝado - unulita ĉambro





* Pago por manĝoj estas deviga se vi loĝas ĉe la universitato

Kongresaj Manĝoj







Klarigu la bezonojn en la komentoj de ĉi tiu mendo

Kongreso - Sanaj/Manĝaj bezonoj









Kongresa Program-libro







Kongresaj Kromaĵoj






Stipendio jam recivita (malaltigi la pagon)







Aldonu al Ĉareto:



Ĉi tiu varo aperis en nia katalogo je Mardo 23 Januaro, 2018.

Via IP-adreso estas: 54.156.39.245
Analiz-tempo: 0.285 -Kvanto de Demandoj: 298 - Demand-tempo: 0.19423431410217