K. Kováts kaj aliaj.
La Manlibro kreiĝis kadre de "Flugiloj de Malfacila Vento", projekto por plivastigi kaj subteni inter la junuloj instruadon de Esperanto.
La celoj estis:
-plibonigi organizadon kaj gvidadon de Esperanto-kursoj per trejnseminarioj, manlibro kaj starigo de kontaktreto/komunumo
-altigi la lingvonivelon de junaj Esperanto-parolantoj per perfektigaj kursoj kaj ekzamenoj
-iom post iom grandigi la nombron de junaj Esperanto-parolantoj per kursoj, nova materialo kaj "multobliga efiko"
La materialon oni pretigis ĉefe por junaj instruantoj kaj instruemuloj de Esperanto, kiuj volas spertiĝi pri tiu fako kaj legi pri ĝi esperantlingvajn artikolojn. Tre utilas la eldonaĵo ankaŭ por spertaj instruistoj, kiuj ŝatus havi bonan superrigardon pri la metodologio, informiĝi pri praktikaj demandoj, kiuj rilatas al la plej aktualaj kaj modernaj Esperanto-helpiloj.
Krom la teoria parto kaj historia trarigardo pri metodoj oni publikigas ankaŭ dokumentojn, modelojn por instruplano kaj priskribon de modela leciono, kaj ankaŭ diversajn listojn kun utilaj informoj.
2005. 150p. 205x140. Paper. Netherlands. ISBN 9788096904266.
Members receive 15% discount on this item
Oni sendos ĉi tiun varon rekte de Nederlando
Oni aldonos Nederlandan sendokoston al via mendo
Tempo por liverado estas inter tri kaj kvin semajnoj