Sten Johansson Marina kaj Tomas: du svedoj kun malsamaj originoj, kun sortoj malsamaj, kies padoj jen krucas sin jen malkuniĝas. Neatenditaj eventoj kaj revelacioj formas ilian rilaton, ĝis Marina malaperas - kaj eĉ poste.
István Ertl skribis:
"Sten Johansson verkis modernan romanon, pri memperdo kaj memtrovo, pri Svedio de la 70aj jaroj ĝis hodiaŭ, kun riĉa mozaiko de tridimensiaj rolantoj. Tekstofluo ne ĉiam kronologia efikas filmece kaj katenas la atenton. Johansson estas sendube unu el la plej produktivaj esperantistaj verkistoj kaj tradukistoj. Majstro de la novelarto, li verkis krimromanojn, kaj lastatempe ankaŭ publikigis novelojn en la sveda. 'Marina' estas lia sepa romano en Esperanto."
Malmola kovrilo. 187 paĝoj. 215mm x140mm. 2013. USA. 9781595692719.
Membroj ricevos 15% rabaton kontraŭ la prezo de ĉi tiu varoOni sendos ĉi tiun varon rekte de Nederlando
Oni aldonos Nederlandan sendokoston al via mendo
Tempo por liverado estas inter tri kaj kvin semajnoj