Esperanto-USA Retbutiko


PLENA POEMARO (rekte de UEA)

$20.68

Eŭgeno MIĤALSKI - Politics and poetics blend well in this celebration of proletarian values. This first complete collection of Miĥalski's poems was edited by William Auld. Includes biographical essay by Krys Ungar. 1994. 176p. 210x145. Paper. Belgium. ISBN 9071205541

Members receive 15% discount on this item
Oni sendos ĉi tiun varon rekte de Nederlando
Oni aldonos Nederlandan sendokoston al via mendo
Tempo por liverado estas inter tri kaj kvin semajnoj

  • Kataloga n-ro: XXUEA4810

Aldonu al Ĉareto:

Klientaj Recenzoj:


 
Dato Aldonia: 09/11/2009
Grava poeto kun surpriza variado; mi kutime aŭdis nur pri lia pionira aŭdaca lingvouzo (kaj ja li fojfoje surprizas kaj impresas tiel), sed eĉ pli interesa por mi estis la akra kontrasto inter la romantikaj melankoliaj fruaj poemoj kaj la ŝoke politikaj klasbatalaj postaj poemoj, fojfoje ŝajne sangavidaj kontraŭ iu ajn, kiu ne sufiĉe klasbatalas. Post legado de la enkonduka eseo, mi vere scivolas kiom multe li kredis tian retorikon, kaj kiom multe li sentis timigan politikan premon verki poemojn glorantajn komunismon. Ironie, li estis inter la multaj ekzekutitaj viktimoj de stalinisma teroro ĉiuokaze, do se li celis savi sin de politika persekutado, li bedaŭrinde malsukcesis ĉiuokaze. La poemoj mem plejparte havas plaĉan stilon, sufiĉe ritme kaj rime voĉlegeblan, sed li ofte ne sekvas tradiciajn metrikojn. Iuj pli tradicias, sed plejmulto donas impreson de improvizado. Lingve, li eksperimentas, ekzemple uzante "belino", "junino", ktp. Li ankaŭ ofte fuŝas pri (ne)transitiveco de "ŝpruci" - fojfoje likvaĵo ŝprucas, sed tro ofte fontano "ŝprucas" likvaĵon en la poemoj. Aparte interesa estas poema rebato al Zamenhof, riproĉante tion, ke Zamenhof tro zorgis pri malamo inter nacioj, kaj prifajfis la supozeble pli grandan malamon inter ekonomiaj klasoj! Mi tre ĝuis la libron kaj rekomendas al tiuj, kiujn interesas frua Esperanta poezio.

Takso: 4 de 5 Steloj [4 de 5 Steloj]


 


Ĉi tiu varo aperis en nia katalogo je Mekredo 01 Januaro, 2003.

Via IP-adreso estas: 3.239.129.52
Parse Time: 0.201 - Number of Queries: 184 - Query Time: 0.12557271733093