En simplaj, klaraj vortoj, la aŭtoro priskribas siajn spertojn kiel infano kaj junulo en la "internulejoj" por handikapuloj de la SovetUnio. Li priskribas precipe la bonajn aferojn kiuj okazis kaj, per la truoj, oni konstatas kia estis la vera sperto. Samtempe, la libro estas optimisma kaj festas la homan spiriton kiu povas sukcesi eĉ kontraŭ vere malfavoraj cirkonstancoj.
La traduko de Kalle Kniivilä kaptas la krutan reliefigon enkorpigita en la simpla lingvaĵo de la aŭtoro. Per lia traduko, la libro parolas simple, klare, kaj brile pri la mirindaĵoj de la homa sperto.
Takso:

[5 de 5 Steloj]
Ĉi tiu varo aperis en nia katalogo je Mekredo 01 Januaro, 2003.