Mi tre ĝuis legi tiun romanon en Esperanto, jam leginte ĝin en la angla antaŭ eble 2 jaroj. Hesse estas unu el miaj plej ŝatataj aŭtoroj, kaj mi miras pri la manko de Esperantaj tradukoj de Hesse. Se vi jam konas kaj ŝatas Hesse, certe ĉi tiu Esperanta traduko de Demian legindas.
La traduko ĝenerale plaĉis al mi, sed (kiel tro ofte okazas en libroj nuntempe) estis iom da tajperaroj. Ankaŭ genetis min tro da "poeziaj" vortoj (lante=malrapide, desaponti=elrevigi/seniluziigi, ekspekto=atendo, separo=apartigo, selekti=elekti, abandoni=forlasi, ktp) kaj kelkaj ripetitaj lingvaj eraroj (terurigita anstataŭ terurita, estonto anstataŭ estonteco, misuzo de tenso kiel "Mi pensis, ke li estis..." anstataŭ "Mi pensis, ke li estas...", ktp). Sed tio ne malkuraĝigu legadon de tia bonvena Hesse-traduko!
Takso:

[4 de 5 Steloj]
Ĉi tiu varo aperis en nia katalogo je Mekredo 01 Januaro, 2003.